Skip to main content

Full text of "(BitArkivo.org) Esperantisto Slovaka - Numero 02 (2019)"

See other formats


Esperantisto Slovaka 


Gazeto de la Slovakia Esperanta Federacio. 
Fondita en 1946 de Ernesto Vana. 


2/2019 ISSN 1335 5031 





Enhavo 


Vierka Zvarova 

SES kaj SEP - du ebloj 

pasigi utile kaj amuze 

someran semajnon 

IJK 2019 - la LKK denove 
kunsidis 

Jan Maliarik 

Tutslovakia Esperanto- 
Kongreso 

TEK 2019 per la okuloj 

de nia nova kasistino 
Esperanto-sumoo 12 
Polyglot Gathering 2019 — 

la plej granda kaj riĉenhava 14 
Esperanta renkontiĝo 

sur Ĉantoryja en 2019 16 
Igor Chyra IS 
Rana koncerto 19 
El la vivo de LEK-anoj 19 
Humura angulo 24 
La 71-a Internacia Fervojista 
Esperanto-Kongreso 22 


Frontpaĝe: Granda vortaro 
slovaka-Esperanta en la manoj 
de lia verkinto, samideano 
Julius Hauser. Apude staras 
samideano Jozef Reinvart. 


Por la 
tria numero de nia bulteno 
bonvolu sendadi la artikolojn 
$is la 15-a de septembro 2019. 









“e; 
C 





Gazeto de la Slovakia Esperanta Federacio. 
Fondita en 1946 de Ernesto Vana. 
Aperas 4-foje jare. 


Esperantisto Slovaka 


N-ro 2/2019 ISSN 1335-5031 


Casopis Slovenskej esperantskej federacie. 
Zalozeny v roku 1946 Ernestom Vanom. 
Vychadza 4x do roka. 


Respondeca redaktoro 
zodpovedny redaktor: 

Pavol Petrik, pavol907(Qgmail.com 
Plenuma redaktoro kaj teknika prilaborado 
vykonny redaktor a technicke spracovanie: 
Magdalena Feifiĉova 


Membrokotizo por SKEF: 

libervola, sed minimume 10 EUR 
(inkluzivas la elektronikan version de ES). 
Abonkotizo por la elektronika versio de ES 
(sen membreco en SKEF): min. 4 €. 

Validas kaj por eksterlandanoj, kaj por 
slovakoj. 

En ambaŭ kazoj uzu 

la kontonumeron de SKEF en FIO-Banko: 
IBAN: SK72 8330 0000 0026 0082 0124, 
SWIFT/BIC: FIOZSKBAXXX. 

Krom tio eblas pagi al nia UEA-konto: skef-1. 
Atentigo: nepre sciigu vian retadreson kaj 
vian pagon anoncu al nia kasisto (vidu sube). 


Ĉlenskĉ pre SKEF: 

dobrovol'nĉe, avŝak minimalne 10 EUR 
(zahrna elektronicku verziu ES). 
Predplatnĉ za elektronickŭ verziu ES 
(bez ĉlenstva v SKEF): min. 4 €. 

Plati pre cudzincov aj pre Slovakov. 

V oboch pripadoch pouzite 

ĉislo aĉtu SKEF vo FIObanke: 

IBAN: SK72 8330 0000 0026 0082 0124, 
SWIFT/BIC: FIOZSKBAXXX. 

Okrem toho mozno platit' aj na nase 
UEA-konto: skef-i. 

Upozornenie: nevyhnutne uved'te svoju 
mailovŭ adresu a platbu oznamte nasej 
pokladniĉcke (pozri dole). 





Adreso de la Slovakia Esperanta Federacio 
Adresa Slovenskej esperantskej federacie: 
Februarova 2 

SK-985 01 Partizanske, Slovakio 


Prezidanto / predseda: 

Peter Balaz, peter.balaz(Qesperanto.sk 
Kasisto / pokladnik: 

Maria Pilkova, maria.pilkova(Qseznam.cz 





paĝo J 


VIERKA ZVAROVA 


Esperantisto Slovaka 2019.2 





Komence de julio 2019 Vierka 
Zvarova ĝisviIviIs belan vivjubileon. 
Ŝi estis «konata kiel bona 
esperantistino kaj instruistino de 
Esperanto por infanoj. Kadre de 
interŝanĝaj infanaj tendaroj Ŝi 
viziis urbojn Eger (HU) kaj 
Stralsund (DE). Lastajn jarojn Ŝi 
Jam ne estas aktiva en Esperanto- 
movado. 









rmo sum 
fm. 
~~ ~— 
——.-e-. 
—- maj 





Omaĝe de ŝia vivjubileo ni 
donis al ŝi kelkajn demandojn: 


Kiel vi festis vian jubilean 
naskiĝtagon? 


Mia jubilea naskiĝtago estis 
sufiĉe interesa. De miaj infanoj mi 
ricevis Kristnaskan donacon - 


flugbileton kaj restadon en 


Bruselo, kie mi vizitis ĉiujn 
vidindaĵojn. 
Via poresperanta vIvO 


komenciĝis en la urbo Nitra kaj en 
la banloko Dudince. Kiuj estis viaj 
unuaj instruistoj kaj kiel vi 
memoras pri viaj unuaj Esperantaj 
geamikoj ? 


Miajn unuajn informojn kaj 
kontaktojn kun Esperanto mi 
ricevis en la jaro 1971, kiam mi 
finstudis Pedagogan fakultaton en 
Nitra. Antaŭ mi estis 3-monataj 
ferioj kaj mi nenion planis por 
plenigi ilin. Unu tagon vizitis min 
amikino kun anonco, ke en 
Dudince okazos somere 
Esperanto-lernejo. Do, ni aliĝis 
kaj poste partoprenis ĝin. Ni 
vizitadis kurson A por 
komencantoj, kiun gvidis Tibor 
Gdl. Nia „klaso“ estis en naturo - 
en futbalstadiono. Ĉiutage 
vizitadis nian instruadon s-ano 
Arnost Vana, fama esperantisto, 
kiu konatigis nin kun historio, 
progreso kaj sukceso de Esperanto 
en Slovakio kaj mondo. Dum 
tagmanĝo kaj poste en banejo kaj 
dum vespera kantado ni ekkonis 
aliajn partoprenantojn de kurso B, 
C, D kun iliaj instruistoj: Teodor 
Andreas, Milan Zvara kaj bulgaro 
Ĥesapĉiev. Dum restado estis ege 


Esperantisto Slovaka 2019.2 


amika kaj gaja etoso kaj ni ĉiuj 
travivis belegajn feriojn. Plimulto 
da ni vizitis SELD-on aŭ SELKO- 
n dum pluaj jaroj. Kun Milan 
Zvara mi konatiĝis pli detale dum 
somero 1972 kaj ekde tiu tempo ni 
estis kune. 


Via unua Universala Kongreso 
estis Ateno en la jaro 1976. Por 
slovaka Esperanto-movado la 
kongreso estis grava, ĉar dum la 
kongreso Asocio de Esperantistoj 
de SSR (AE SSR) estis akceptita 
kiel membro de UEA. Ĉu vi povas 
priskribi, kiel okazis la solena akto 
de akceptado? 


Akcepto de AE SSR kiel 
membro de UEA estis solena por 
la tuta grupo de slovakaj 
esperantistoj en Ateno. Ĉefe 
momento dum deklaro en granda 
salono, kiu prononcis s-ano lvo 


Lapena kiel prezidanto de UEA. 


Sed pli multe mi memoras 
neoficialajn diskutojn kaj 
gratulojn kun nia asocia 


prezidanto s-ro Pavlo Rosa kaj 
multaj eksterlandaj funkciuloj de 
aliaj asocioj. 

Kia estas via opinio pri 
nuntempa Eo-movado? Kiaj estas 
la plej gravaj diferencoj inter la 
movado antau 30 jaroj kaj nun? 


Ĉefa tasko de Esperanto ekde 
ĝia naskiĝo estis interkompreniĝo 
inter diversaj nacioj. Tiamaniere 
komprenis la situacion ankaŭ nia 


paĝo 4 


generacio: kontaktojn, diskutojn, 
renkontiĝojn kun eksterlandanoj. 
Interkompreniĝi per HEesperanto 
estis alloga, sed multfoje unufoja 
eblo havi kontaktojn kun 
eksterlando. La duan sencon de 
Esperanto ni malkovris pli 
malfrue, post la longdaŭraj 
kontaktoj kun esperantistoj - tiel 
nomatan internan ideon. Hodiaŭ, 
kiam la angla lingvo 
malantaŭenigis Esperanton, mi 
vidas tiun taskon kiel la plej ĉefan. 


Siatempe la familio Zvara estis 
la plej konata Esperanta familio en 
Slovakio? Ĉu iu el familianoj 
nuntempe agadas en la movado aŭ 
uzas Esperanton? 


Esperanta vivo en Poprad estis 
en pasinteco tre vigla, ĉefe laŭ 
merito de Milan Zvara kaj Milan 
Neubeler, kiuj regis la lingvon. 
Nian hejmon vizitadis multaj 
slovakaj kaj eksterlandaj 
Esperantistoj, do oni povas diri, ke 
„hotelo Zvara“ estis vaste konata. 
El kvar infanoj de Milan nur du 
parolas Esperante, sed hodiaŭ 
neniu el familio agadas en la 
movado. Mi persone uzas la 
lingvon nur dum raraj vizitoj de 
„malnovaj“ amikoj aŭ ĉe legado 
de E-libroj aŭ gazetoj. 


Mi dankas al Vierka kaj deziras 
al ŝi kaj al ŝia familio feliĉan vivon. 


J. V. 


paĝo 5 


SES KAJ SEP - DU EBLOJ 


Esperantisto Slovaka 2019.2 


PASIGI UTILE KAJ AMUZE SOMERAN SEMAJNON 





Jam tre baldaŭ - inter 12-a kaj 20-a de julio 2019 okazos samloke en 
Nitra, Slovakio du partoprenindaj eventoj: la jam tre konata kaj eblas diri 
tradicia SES (Somera Esperanto-Studado) kaj tute nova kaj samtempe 
noviga aranĝo SEP (Somera Esperanto-Programado). 


gsPETANTo, 
OS na Mu 


S 






Prezenti SES verŝajne al la 
legantoj eĉ ne bezonatas - pri la 
evento oni jam bunte informas 
ĉiujare. Se hazarde 1u ne konus la 
tutmonde plej grandan someran 
Esperanto-lernejon, tiu nepre vizitu 
la ĉefpaĝon: https://ses.1Ikso.net por 
konatiĝi kun la detaloj (eventuale 
rekte aliĝi). 


Ĉi-foje ni prefere prezentos la 
novigan kaj unikan aranĝon, kiu 
entute la unuan fojon okazos en 
Esperantujo —SEP! La unuan fojon 
en la historio de Esperantujo ni 


invitas vin al SEP, la unua 
Esperanta hackthon! Kio estas 
hackathon(Esperante 

kodummaratono)? „Hackathon“, 
kiun 6 oni ankaŭ foje nomas 
kodumtago, kodumfesto aŭ 
kodfesto, estas fasona 
sprintecevento, dum kiu 


programistoj kaj aliaj fakuloj de 
program-kreado, inkluzive de 
grafikistoj, interfacfasonistoj, 


projektmanaĝeroj kaj aliaj, intense 
kunlaboras pri komputilaj projektoj. 
La celo de kodummaratono estas 
krei funkciantan programaron aŭ 
aparataron fine de la evento. 
Kodummaratonoj kutimas havi 
specifan temon, kiu povas esti 
programlingvo, aplikaĵo, API. Foje 
limigoj entute ne estas. Fine de la 
evento oni prezentas sian projekton. 


SEP 
(SOMERA ESPERANTO- 
PROGRAMADO) 


o -iui 


~J ]ul-data 
ESFEKAMTA 
PR$ESSBAMADS 





La unua ideo pri SEP venis de 
Georg Jahnig el Berlino, kiu 
proponis la ideon de 
kodummaratona okazaĵo dum SES 


Esperantisto Slovaka 2019.2 


ĉi-jare de la 12-a ĝis 20-a de julio 
2019 en Nitra (Slovakio). Ĉar 
programistoj me mankas en 
Esperantujo, ŝajnis strange al ni, ke 
ĝis nun ankoraŭ neniu tia evento 
okazis, kaj pro tio mi decidis 
organizi SEP-on. Dum sep tagoj ni 
programos, grafikumos kaj fasonos 
ĉiumatene.Oni povas veni kaj krei 
propran projekton, teamiĝi kaj eĉ 
estos projektoj proponitaj de ni, 
kiuj estas elpensitaj tiel, ke 1li helpu 
Esperantujon. 


paĝo 6 


= 7 tagoj 

= unu temo 

a programistoj, grafikistoj kaj 
profesiuloj de la tuta mondo 

= matena programado 

= venu kun propra projekto aŭ 
laboru pri 1u proponita 
Organizantoj de SEP: EGI 
Partneroj de SEP: UEA kaj ESF 
Do jen, ĉu lerni Esperanton dum 

SES aŭ veni programi/grafikumi 

por Esperantujo - ambaŭ aferoj 

samloke fareblas en Slovakio ĉi- 

somere! 


Peter Balaz 


IJK 2019 - LA LKK DENOVE KUNSIDIS 


Post finkonfirmi ĉion gravan 
kun la studenthejmoj kaj lernejoj, 
klaraj imagoj pri la prelegĉambroj 
kaj koncertaj salonoj, duonpreta 
menuo, ekskursoj planitaj kaj pli ol 
200 aliĝintoj preskaŭ tri monatojn 
antaŭ la komenco de la IJK 2019, la 
pretiglaboroj venas al siaj lastaj 
paŝoj. 

Kvar tagojn kunsidis la LKK de 
la IJK 2019 en la ĉarmega urbeto 
Liptovsky Hradok (Slovakio). Ni 
priparolis la programon kaj ĝian 
strukturon, kion la partoprenontoj 
manĝos, kion ili ricevos en la 
kongresaj sakoj, ni parolis ankaŭ 
pu bonveniga servo en la 
trajnstacioj de Liptovsky Mikulas 
kaj Hradok, diversaj administraĵoj, 


informiloj. kaj memkompreneble 
kiom ni antaŭgojas gastigi tiom 
multe da junaj esperantistoj en unu 
el la plej vizitataj regionoj de 
Slovakio. 





La organizantoj kaj helpantoj 
ĉe unu tablo. 
Fotis: Eugenia Belkova 
Krom sidi kaj kunsidi ni ankaŭ 
ekskursis en la ĉirkaŭaĵo kaj kelkaj 


paĝo 7 


el la organizantoj kaj helpantoj 
testis la pretigatan urban ludon, por 
ke ĝi perfektu por la kongreso mem 
(kaj por pO la kO 


Esperantisto Slovaka 2019.2 


en la loka 
malfermita 


publiko. Ekzemple, 
kultura domo estos 


ekspozicio pri Esperanto kaj ankaŭ 
VI povos esti parto de ĝi. 





Knabinoj testis la urban ludon. 
Fotis: Eugenia Belkova 

Paulina, Zeĥa, Tomas kaj mi 
estis akceptitaj ĉe la urbestro de 
Liptovsky Mikulas, kie ni planas 
okazigi la Kultur-Lingvan 
Festivalon. La urbestro ne nur ĝoje 
akceptis nin, sed aldone proponis al 
ni disponigi kelkajn muzeojn 
senpage, aldoni Esperanton kiel 
lingvon al la ĉiĉerona apo kaj donis 
al ni kontakton al homoj, kiuj 
helpos nin kun merkatiko. 





Kun urbestro de Liptovsky Mikulas. 
Fotis: Eugenia Belkova 
Menciindas, ke ni ankaŭ detale 
planis programon por la tago de 
malfermitaj pordoj, kiam la 
kongreso estos malfermita al vasta 


Placo, kie okazos la Kultur-Lingva 
Festivalo. Fotis: Eugenia Belkova 
Estis denove tre fruktodona, jam 
tria oficiala LKK-kunsido kaj mi 
aparte dankas al ĉiuj teamanoj, 
nome Zeĥa, Tomas, Manuela, Vit, 
Paulina, Veronika, Baptiste, mia 
ĉarmega patrino Jana kaj Matthieu 
por esti nekredeble bonaj teamanoj 
kaj laboremuloj. 





Ankau la plej grava morala 
subtenanto partoprenis la LKK- 
kunsidon. Fotis: Eugenia Belkova 


== =: 
Di DVD DVAOV 





mia UV” l V 


LIPTOV. SKY HRADOK 20,19] 


Leon Kamenicky 
la 15-an de majo 2019 


Esperantisto Slovaka 2019.2 


NIAJ ANTAŬULOJ 


paĝo $ 


JAN MALIARIK (8. 11. 1869 - 14. 7. 1946) 


Professe li estis evangelia 
pastro en Velkĉ Levare. Li 
konis dekdu lingvojn, inkluzive 
de Esperanto. Maliarik kredis je 
la unueco de ĉiuj religioj kaj 
studadis 
ĉiujn. Ekde 
la jaro 1908 
ĝis la jaro 


1912 li 
prelegis en 
diversaj 
filozofiaJ- 
religiaj 





socIoj en 
Vieno, Prago, Brno, Budapeŝto. 
La Evangelia eklezio emeritigis 
lin antaŭtempe en la jaro 1914. 
En februaro 1916 li deklaris 
dum la paŭzo de la opero 
Valkyra de Wagner ĉe la Nacia 
Teatro de Prago, la proklamon 
„Laŭ Nomo de la dia volo“ kun 
la postulo por haltigi la militon 
kaj establi mondan pacon. Poste 
li estis kondamnita al morto pro 
perfido. Amikoj savis lin, sed li 
estis metita en frenezulejon ĝis 
la fino de la milito. Eĉ post la 
establado de Ĉeĥoslovakio li ne 
estis rehabilitita. Senlace li 
verkis librojn kaj korespondis 


kun regantoj por konservi la 
pacon. Li volis averti kontraŭ la 
dua mondmilito kaj li postulis 
Hitleron al la intelekta duelo 
inter Slavoj kaj Anglosaksoj 


Li diris: „Ni devas batali ĉi 
tie kun du grandaj malfacilaĵoj. 
Unu granda malfacilaĵo estas, ke 
historie konataj gvidaj centroj 
estas aŭ forte subigitaj de eraro 
(ili estas limigitaj de miopaj 
fanatikuloj), aŭ ili estas rekte 
mistifikantoj. La dua granda 
malfacilaĵo estas, ke la amasoj 
estas neevoluintaj, senkonsciaj, 
limigitaj, blindaj kaj malnoblaj. 
La pli gravega demando: Kiun 
endas kulpigi kaj plendi: falsajn, 
malbonajn gvidantojn aŭ 
senkonsciajn homajn amasojn? 
Mia respondo estas mallonga, 
sed certe: Falsajn, malbonajn 
centrojn, kiuj ekregis la amasojn! 
Kiel la amasoj estas gvidataj, tiaj 
ili estas! Se la amasoj estas 
malbonaj,  gvidantoj-edukistoj 
estas la kulpuloj! Tial ni devas 
pardoni la amasojn! Sed ni ne 
povas pardoni malbonajn 
gvidajn centrojn!” 


Maria Vaclavjakova 


paĝo 9 


Esperantisto Slovaka 2019.2 


TUTSLOVAKIA ESPERANTO-KONGRESO 





TEK 


TEK okazas ĉiun trian jaron 
(kiam temas pri la balota jaro, 
intertempe okazadas ne kongreso, 
sed renkontiĝo (TER). Krom la 
„kutima“ programo de prelegoj, 
diskutoj kaj ekskursoj ne mankis do 
ĉi-foje ankaŭ la jarraportoj de 
unuopaj E-kluboj kaj organizoj en 
Slovakio kaj sekve balotoj por la 
nova estraro de SKEF. TEK ĉi-jare 
estis dediĉita interalie al diversaj 
kontribuoj de Esperanto, nemateria 


kultura heredaĵo, kaj 
memkompreneble al la unua 
slovaka IJK kaj ĝiaj eblaj 


kontribuoj al liptova regiono. Tial 
do eblis ekkoni la planojn de la 
agado de SKEF kaj SKEJ, 


partopreni 
novajn agadojn, mem kontribui kaj 
ankaŭ partopreni la ceteron de la 
amuza programo! 


en diskutoj, proponi 


PRI LA URBO 


La urbo Liptovsky Hradok estas 
urbeto, kiu troviĝas inter du famaj 
montaroj en norda Slovakio - inter 
Altaj kaj Malaltaj Tatroj - kaj ĉe la 
krucvojo de du riveroj —Vah kaj 
Bela. En la urbo loĝas pli-malpli 
7000 loĝantoj, do ni havas ŝancon 
videbligi Esperanton en tiel 
malgranda urbo. La urbeto mem 
ekzistas jam pli ol 700 jarojn kaj 
estas ĉirkaŭita de ĉefe unikaj, 
diversaj = kaj turisme allogaj 


Esperantisto Slovaka 2019.2 


atrakcioj kaj vidindaĵoj. Inter ili 

estas troveblaj: 

= naciaj kulturaj monumentoj - 
mezepoka kastelo, preĝejoj, 
sonorilejo, konstruaĵo de antaŭa 
Sala kaj kupra oficejo; 

n restaĵoj de juda tombejo kaj 
unikaj konstruaĵoj, kiuj estis 
konstruitaj pere de specifa 
teĥniko de Liptovaj muristoj; 

= la plej alte funkcianta arboreto 
en meza Eŭropo; tilia aleo, en 


kiu estas arboj pli ol 200-jaraĝaj. 


PROGRAMO 


Dum la evento okazis prelegoj, 
diskutoj, raportoj pri agado, 
kunsidoj de laborgrupoj kaj lokaj 
organizoj, sed ankaŭ konkurso, 
kvizo, medogustumado, 
projekciado de filmo, kaj vizito de 
la urbo kun urba ludo. Ne mankis 
ekzemple eĉ libervole elektebla 
„flosado“ tra la apuda rivereto sur 
la gumaj flosoj. Elinter la prelega 
parto de la evento jam vendrede 
estis ja pluraj tre interesaj: ekz. tiu 





de la hungara s-ano Imre Kemenyfi: 


„Samaj, similaj kaj konfuzaj vortoj 
miter la slovaka kaj hungara 
lingvoj“, de la ĉeĥa aktivulo Petr 
Chrdle: „Pri la japana bohemisto 
Kurisu Kei“ aŭ du prezentoj de la 
loka liptova E-isto-vojaĝanto Jan 
Vajs: „Esperanto-sumoo“ kaj 
„Liptovaj Esperanto-gravuloj“. 
Prelego de Jozef Reinvart ankaŭ 
traktis la ĉeftemon de la aranĝo: 
„Vademecum de multdisciplina 


paĝo 10 


projekto „Movebleco kaj 
mkluziveco en multlingva Eŭropo 
(MIME)“. Vespere okazis prezento 
de la freŝaj eldonaĵoj de la 
eldonejoj Espero (de Slovakio) kaj 
KAVA-PECH (de Ĉeĥio). Sabate la 
programo komenciĝis pere de la 
prezento de lokaj eo-kluboj kaj 
organizoj. Sekvis prezento de la 
SKEF-prezidanto Peter Balaz pri 
provo enskribi nian lingvon al nacia 
Unesko-komisiono sub la titolo: 
„Esperanto kiel nemateria kultura 
heredaĵo de Slovakio“. La 
proceduro sukcese estis sendita al 
la decida instanco, nun necesos 
atendi ĝis la jarfino por la rezulto. 
Dum la tuta evento funkciis riĉa 
libroservo (de la eldonejo Espero) 
kaj okazis konkurso pri la nova 
ludo de E(QI „Vortoj“ (pli pri ĝi en 
www.vortoJ.net/eo) 


ELEKTOJ 


Sekva programero sabate estis la 
balotoj por SKEF - por la posteno 
de prezidanto mne estis aliaj 
kandidatoj ol la ĝisnuna: Peter 
Balaz. Sekve la nove elektita 
estraro aspektas jene: 

a Peter Balaz - prezidanto 

= Jozef Reinvart - vicprezidanto 

= Maria Pilkova - kasisto 

= Eva Polakova - 
monpetoj/scienco 

= Pavol Petrik - ES-redaktoro 

= Magdalena Ferfiĉova - revizoro 

La reelektita prezidanto skize 
prezentis sian Imagon pri la 


paĝo 11 


farendaĵoj. kaj ankaŭ pri la 
plibonigindaĵoj. Elinter la planoj 
estas tiuj por la rekonstruo de la 
retejo www.esperanto.sk, kreo de 
novaj, rete uzeblaj informiloj, 
ordigo de la administrado de la 
organizo kaj membroj, tutjara kurso 
de EO por la porinfana monata 
gazeto Maxik kaj solvo de la 
situacio ĉirkaŭ la slovaka E-arkivo 
kaj biblioteko. SKEF ankaŭ volas 
kontribui al la aranĝoj, planataj en 
proksima tempo en Slovakio: 
elinter ili LingvaFest,, SES, TER, 
KAEST 2020, Zamenhof-festoj... 
Entute 35 homoj el ses landoj 


TEK 2019 


Esperantisto Slovaka 2019.2 


partoprenis la aranĝon - certe ne 
multe - sed «konsiderante la 
(mal)grandecon de la lando, la 
kvanto estas ja komparebla kun tiu 
de grandaj landoj kun eĉ multe pli 
forta movado. (Des pli, se oni 
aldone imagas, ke okazas tiom da 
diversaj EO-eventoj en Slovakio - 
eĉ signife pli grandaj kaj internaciaj 
- kiel ekz. SES, KAEST, (IJK ĉi- 
Jare) ktp. Sume do temis pri tre 
utila, inspira kaj ĉarma aranĝo - ni 
esperu, ke ĝi jam baldaŭ portos 
siajn fruktojn! 

Peter Balaz, SKEF-prezidanto 


PER LA OKULOJ DE NIA NOVA KASISTINO 


Liptova-regiono estis grava 
centro de nia movado en la 
pasinteco kaj estas en la nuntempo. 
Pasintjare okazis sukcesa Somera 
Esperanto-Studado en Liptovsky 
Mikulas. Ĉijare ekde la 9-a ĝis la 
12-a de majo okazis Tutslovakia 
Esperanto-Kongreso en Liptovsky 
Hradok kaj junaj esperantistoj el la 
tuta mondo renkontiĝos en la urbo 
somere. 


La ĉefa temo de TEK estis 
„Esperanto -- subtenanto de 
multlingvismo kaj lingvo- 
protektanto“. La tritaga programo 
estis riĉa kaj interesa. El programo 
mi mencias la prelegojn de la 
prezidanto de EEU, irlanda 
diplomato Sean O Riain, nuntempe 
aganta en Vieno. Li parolis pri la 


danĝero de la superregado de la 
angla lingvo por aliaj lingvoj sur la 
ekzemplo de la irlanda kaj kimra 
lingvoj. Grava estis prelego de 
Jozef Reinvart pri la propono de 
envicigo de „La lingvo Esperanto 
kiel portanto de slovaka kaj 
Esperanta kulturo“ en la liston de 
nemateria kultura heredaĵo de 
UNESKO en Slovakio. Interese 
prelegis Jan Vajs pri esperantistoj 
el Liptova-regiono. Lia prelego 
konfirmis, ke slovakoj sukcesis kaj 
disvastigas Esperanton pli ol cent 
Jarojn. Alia elstara programero estis 
prezento de Granda vortaro 
slovaka-Esperanta fare de ĝia 
aŭtoro Jŭlius Hauser. Ĉeĥa 
samideano Petr Chrdle «alloge 
prelegis pri japana esperantisto 


Esperantisto Slovaka 2019.2 


Kurisu Kei. Fine estis elektita nova 
komitato de SKEF. 


Agrabla vetero ebligis fari 
promenadojn, sportojn kaj ludojn 
en la bela subtatra urbo. Junuloj 
faris flosadon sur la trankvila rivero 
Vah. Kelkaj el ni decidis viziti 
tombejon de A.Skarvan. Ĉiam 
kompleza J. Vajs montris al nia 
grupo lian tombon. Poste ni vizitis 
ankoraŭ malgrandan kastelon 
aŭskultante prelegon pri ĝi kaj ĝia 


ESPERANTO-SUMOO 





dum Tutslovaka 


Ĉi-jare, 
Esperanta Kongreso, sekretario de 
LEK J. Vajs prelegis pri internacia 
konkurso Esperanto-Sumoo. 


Sumoo estas Japana tradicia 
lukto, kiu inspiris pedagogon Hori 
Jasuo. En septembro 2009 li 
iniciatis por japanaj samideanoj 
konkurson en legado de libroj 
nomita Eo-Sumoo. Tuj en marto 
2010 li disvastigis ĝin internacie. 
Ĉiun jaron okazas ses konkursoj en 
neparaj monatoj: januaro, marto, 
majo, julio, septembro, kaj 
novembro. Unu konkurso daŭras 
dek kvin tagojn. 


Ĉefaj reguloj estas: 
1. aliĝi al Eo-Sumoo; 


paĝo 12 


kaverno. Ni supreniris sur pinteton 
Skalka, vidante tutan urbon kiel sur 
la polmo. Domaĝe, ke ne 
partoprenis = pli da slovakaj 
esperantistoj, por ke ili parolu pri 
nuntempo kaj estonteco de nia 
movado. Ĉiuokaze ni pasigis en 
Liptovsky Hradok belajn 
printempajn tagojn. Dankon al ĉiuj 
organizantoj kaj prelegantoj. 

M. Pilkovd 


2. decidi kaj publikigi, kiun libron 
kaj kiujn paĝojn tage vi legos; 

3. ĉiujn kvin tagojn sendi vian 
rezulton; 

4. kiam vi legas pli ol la 
promesitan kvanton, vi akiras 
venkon markitan per „O“ alie vi 
anoncos al Hori signon „X“; 

5. Hori preparos internaciajn 

rezultojn laŭ landoj. 





Hori Jasuo 


Luktistoj legintaj perfekte dek 
kvin venkojn en la antaŭa sumoo, 
apartenas al rango A. Luktistoj, kiuj 
ne venkis perfekte, apartenas al 
rango B, kaj novaj partoprenantoj 


paĝo 13 


apartenas al = rangoC. La 
partoprenantoj luktadas dek kvin 


tagojn ne kontraŭ aliaj 
partoprenantoj, sed kontraŭ sia 
maldiligenteco. Slovakaj 


esperantistoj aŭskultis pri E-Sumoo 
unuafoje dum la renkontiĝo de 
Esperantaj-vojaĝantoj sub 
Poludnica en la jaro 2017. Tiam la 
prezidanto ode Pola Esperanto 
Asocio (PEA) Aleksander Zdechlik 
ĝin prezentis. Tiam nur du slovakoj 
aliĝis al tutmonda luktado, mi kaj 
J. Vajs. Post legado, multaj homoj 
verkas recenzojn, kiuj aperas en 
retejo. Mi komencis legi kaj traduki 
Historion de la Esperanta movado 
skribita per P. Rosa, poste legante 
broŝurojn de J. Vajs Ultima Thule 
kaj Kongresa taglibro, poezion de 
V. Ludikova kaj J. Liekert, libron 
skribitan per H.MHidelalao el 


Madagaskaro Heroo de la ĉiutagaĵo. 


Nuntempe mi legas Slovakan 
antologion, la plej faman kaj 
nemorteman verkon de niaj 
Esperantaj antaŭuloj, pri kiu mi 
skribis recenzon Esperante kaj 
slovake. Mi povas diri, ke ne estas 
facile legi regule ĉiun tagon, tio 
estas demando de memdisciplino. 
De alia flanko la legado al mi 
helpis forgesi malfacilaĵojn de la 
vivo. Admirinda estas, ke J. Vajs 
kaj A. Zdechlik legis regule ankaŭ 
dum sia vojaĝo ĉirkaŭ la mondo! 






Esperantisto Slovaka 2019.2 


Raporton pri liaj spertoj oni povas 
legi sur la paĝo 
http.//www.esperanto-sumoo.pl/. 

Dum Universalaj kongresoj 
esperantistoj sumo-istoj 
renkontiĝadas kaj diskutas pri siaj 
spertoj. 


Dum TER 2019 

pri la Esperanto-sumoo prelegis 

la sekretario de LEK Jan Vajs 

La lasta E-sumoo okazis en 
majo 2019, partoprenis ĝin 298 
esperantistoj el 35 landoj. Ŝajnas, 
ke Esperanto-Sumoo estas la plej 
granda tutmonda  legmovado. 
Regula legado kondukas homon al 
kohereco kaj respondeco. E-sumoo 
helpas konservi kaj pligrandigi 
lingvajn kapablojn. Dum 
socialismo estis simila agado en nia 
teritorio. Junuloj, kiuj regule 
legadis librojn, ricevis en Ĉeĥio 
insignon nomitan J. Fuĉik 
(ĵurnalisto) kaj en Slovakio 
insignon nomitan  P. Jilemnicky 
(verkisto). 


Miria Vaclavjakova 


Esperantisto Slovaka 2019.2 


paĝo 14 


POLYGLOT GATHERING 2019 - 


LA PLEJ GRANDA KAJ RIĈENHAVA 





La renkontiĝo Polyglot Gathering (Plurlingvula Kunveno) allogis fine 
de majo al Bratislavo rekordan kvanton de plurlingvemuloj. Entute 
partoprenis ĝin 654 personoj el 67 landoj. 


Jam la sesan fojon okazis ĉi tiu evento, kaj, kio estas ĝojiga, Ĉiujare ĝi 
allogas pli kaj pli da homoj (ĉi-jare venis je 116 homoj pli multe ol pasint- 


Jare). 





Poliglotoj (plurlingvemuloj) 
evidente komencas malkovri sin 
kiel komunumon, intereso-grupon, 
movadon. Eĉ sen firmaj movadaj 
kaj organizaj strukturoj senteblas la 
emo renkontiĝadi kaj fari ion 
„utilan“ kaj interesan por si mem 
kaj por aliaj poliglotoj. Tiel ja 
naskiĝis la Plurlingvula Kunveno, 
kiun efektive fondis tri 
esperantistoj kaj aliaj esperantistoj 
(ene de E(2I) plu organizas ĝin. 

Oni ne ŝokiĝu (estante ĝisosta 
esperantisto ): la ĉefa 
komuniklingvo estas la «angla! 
Sed... ĝi estas tie pro praktikaj 
kialoj - plej multaj poliglotoj 
nuntempe ja regas ĝin. Do por doni 
la gravajn anoncojn, aranĝi pagojn, 
scugi pri manĝoj, programo, 
ekskursoj ktp oni uzas la anglan. 
Sed krome - ĉiuj poliglotoj venas al 


la renkontiĝo ĝuste por praktiki 
aliajn lingvojn! 


Ofte ili venas, ĉar ĉi tie 1li trovas 
rarajn eblojn: 


a) renkonti „plurlingvemajn 
samideanojn“, kiuj samkiel ili 
ŝatas lerni diversajn (jes ja, eĉ 
tre ekzotikajn) lingvojn; 

b) aŭskulti prelegojn pri lingvo- 
rilataj temoj (ofte de famaj kaj 
prestiĝaj poliglotoj, profesoroj 
ktp.); 

c) praktiki siajn lingvojn; 

d) pasigi tempon kune, renkonti 
malnovajn amikojn kaj/aŭ trovi 
novajn amikojn aŭ 
laborpartnerojn. 


Jen do, estas multaj kialoj por 
veni al „Polyglot Gathering“! 
Ĝojigas la fakto, ke kutime ĉirkaŭ 
20 - 25 o da homoj parolas (ankaŭ) 
Esperanton! Do oni povas tie pasigi 


paĝo 15 


sian tempon tute trankvile ankaŭ 
uzante nian verdan lingvon. 

Ĉi-jare ankaŭ okazis pluraj 
prelegoj aŭ pri aŭ en Esperanto, oni 
povis viziti Aligatorejon, Gufujon, 
kulinaran festivalon ktp. Eĉ la plej 
Juna preleganto estis esperantisto: 
la 14-jyaraĝa Petro Fedosov el 
Moskvo. Same (jam la sesan fojon) 
okazis t. n. „Lingva 
defio“ (Language challenge) - ĉi- 
Jare pri du malsamaj lingvoj: la 
hinda kaj Esperanto. (Oni devas 
eklerni la lingvon sesdek tagojn 
antaŭ la aranĝo kaj dum la evento 
on1 faras teston, kie oni pritaksas la 
nivelon de la lernintoj). 


„Polyglot Gathering“ havas por 
ni esperantistoj ege Interesan 


historion - eĉ se ankoraŭ mallongan. 


Kun la ideo venis esperantistoj 
Chuck Smith kaj Judith Meyer en 
Berlno en 2014, kiam simila 
evento (Polyglot Conference) devis 
okazi en Usono, kaj oni ne volis 
atendi ĝis 2015, kiam ĝi eble 
revenus al Eŭropo. Oni do decidis 
okazigi en Berlino novan poliglotan 
eventon kaj titolis ĝin „Polyglot 
Gathering“. La unuaj tri 
renkontiĝoj okazis en la ĉefurbo de 
Germanio. 


Sed pro kio ĝuste tiu ĉi evento 
iĝis tiom alloga kaj ŝatata de la 
komunumo de plurlingvuloj? Eble 
tio estas granda merito de la tuta 
koncepto, kiun Chuck kun Judith 
prenis rekte de la Esperanto-eventoj 
kaj agordis ĝin por la plurglingvula 


Esperantisto Slovaka 2019.2 


grupo. Ili sukcese transprenis 
plurajn sukcesajn aferojn de 
Esperanto-aranĝoj kaj enprogram- 
igis ilin al tiu ĉi evento. Evidentiĝis, 
ke tio estis ĝusta decido! Tiel oni 
dum Polyglot Gathering povas trovi 
Gufujon, Aligatorejon, Interkonan 
vesperon, Kulinaran festivalon, 
plurlingvan koncerton de JoMo aŭ 
de aliaj esperantistoj ktp. Jen do, 
pruvo, ke nia Esperanto-mondeto 
povas esti alloga ankaŭ por la 
cetera mondo! 


Ekde 2017 la renkontiĝon 
ĉeforganizas E(21l, kiu uzas en sia 
oficejo Esperanton kiel 
laborlingvon. Plua videbleco (kaj 
aŭdebleco) de Esperanto dum la 
aranĝo do estas garantiita. Krome 
ni devas alte taksi la rolon de la 
Esperanto-organizoj, pretaj subteni 
la aranĝon. Ĉi-jare UEA denove 
estis subtenanto (sponsoro) de la 
Plurlingvula Kunveno kaj tiel grave 
helpas videbligi Esperanton en ĝi. 


Kio pri la estonteco? La aranĝo 


Ja havas evidente kreskantan 
potencialon. kaj N1, kiel 
organizantoj, emus «utiligi tion. 


Venontjare ĝi okazos la 26-an - 30- 
an de majo en Teresin, proksime de 
Varsovio. Ĝi okazos sub unu 
tegmento, laŭ la stilo de ordinaraj 
Esperanto-renkontiĝoj Oni 
kongresumos kaj tranoktos en la 
sama konstruaĵo (tio tamen validos 
nur por unuaj 300 aliĝintoj, por la 
sekvaj  ĉ.400 estas aranĝitaj 
plurnivelaj hoteloj). 


Esperantisto Slovaka 2019.2 


La renkontiĝo eble komencos 
„vagadi“ tra la mondo (aŭ almenaŭ 
Eŭropo) kaj baldaŭ povos 1ĝi 
iaspeca „Universala Kongreso de 
Poliglotoj“. La potencialo estas, 
emo organizi ĝin same - do 
espereble ĝis revido kun vi, kara 
(plurlingvema) leganto, dum tiu el 
la sekvaj Plurlingvemulaj kunvenoj! 





paĝo 16 


Pli €da informoj (angle): 
www.polyglotbratislava.com 


Ĉi tiu artikolo aperis en la julia 
numero de La Ondo de Esperanto 
(2019). 

Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, 
NO7. 

Rete: La Balta Ondo 
http-//sezonoj.ru/201 9/07/slovakio-27 


Peter Balaz (Petro) 
EGI-kunordiganto, PG-organizanto 


ESPERANTA RENKONTIĜO SUR ĈANTORYJA 
EN 2019 


En Sileziaj Beskidoj troviĝas 
montaro Ĉantoryja (995 m.s.m.). 
Por esperantistoj Ĉantoryja estas 
loko, kie en la jaro 1926 la unuan 
fojon renkontiĝis samideanoj el 
Pollando, Ĉeĥio kaj Slovakio kaj 
fondis longjaran tradicion rompitan 





nur dum la dua mondmilito. Dum la 
lasta Poludnica, prezidanto de polaj 
esperantistoj A. Zdechlik notis, ke 
pasintjare slovakoj ne partoprenis 
supreniron sur Ĉantoryja. Sekve, 
LEK anoncis anticipe la daton de la 


paĝo 17 


aranĝo ligitan kun vizito de la pola 
urbo Zabrze. 


URBO ZABRZE 


Sabaton, la 15-a de junio 2019, 
ni veturis per aŭto al Zabrze. Tie 
vivas 175 mil loĝantoj, urbo havas 
multajn historiajn konstruaĵojn, 
interesajn preĝejojn, laboristajn 
koloniojn kaj konstruaĵojn ligitajn 
kun minado. Tie ni atendis 
A. Zdechlik. Post loĝado kaj bona 
tagmanĝo ni renkontiĝis kun ĉeha 
grupo gvidita de J. Suchanek. Nia 
grupo vizitis la  eksminejojn, 
nuntempe karbogalerio en muzea 
karbominejo Guido. 





Dissendilo Gliwice 


Post mallonga ripozo ni vizitis 
faman dissendilon apud Gliwice. 
La germana provoko en Gliwice 
efektive kaŭzis la eksplodon de la 
Dua Mondmilito. La 31-an de 
aŭgusto 1938, SS-taĉmento atakis 
konstruaĵon de radio-elsendado. 
Germanaj atakantoj estis vestitaj 
kiel poloj. Ĉi tiu provoko kaŭzis 
pretekston por ataki Pollandon, kio 


Esperantisto Slovaka 2019.2 


komenciĝis kelkajn horojn poste. 
La dissendilo Gliwice eniris al la 
mondhistorio. La 111 metrojn alta 
turo konstruita el lariko ankoraŭ 
staras. Vizito de la grava loko por 
historio estas neforgesebla. Mi 
dankas pro aranĝado de tiu ĉi vizito 
al A. Zdechlik kaj J. Vajs. Sen ili 
mi neniam vizitus tiun lokon ligitan 
kun sorto de mia propra familio. 
Ĉar mia patro, kiel pola civitano, 
tuj post tiu ĉi provoko batalis 
kontraŭ germanoj kaj falis en 
kaptitecon. 


SUPRENIRO SUR 
CANTORYJA 


Dimanĉon matene, la 16-an de 
junio, ni forveturis aŭtomobile al la 
banloka urbeto Ustron. Ĝi troviĝas 
sub monto Ĉantoryja de la pola 
flanko. Venante ni vidis 
skidescendejon kaj apude telferon. 
En la stacio ni renkontiĝis kun pola 
grupo gvidita de A. Wilkus el 
Krakovo. Ni uzis telferon sur la 
traceo longa proksimume 1l,5 km. 
Vetero estis agrabla, do ni ĝojis pri 
belvido al naturo kun kolorriĉa 
floraro. La telfero alportis nin 
preskaŭ al la turo. Kelkaj 
samideanoj supreniris sur altan 
turon de 29 m kaj ceteraj trinkante 
ripozis sube. Poste ni daŭrigis por 
atingi pinton kun ligna kabano. 
Supreniro estis facila kaj ne longa. 
Sur vojetoj estis multe da polaj 
turistoj. Kiam komencis pluvi, ni 
ĉiuj eniris en kabanon por manĝi 
kaj trinki. Kabano estis plena de 


Esperantisto Slovaka 2019.2 paĝo 18 


malsataj esperantistoj kaj aliaj Sume supreniris en tiu Ĉi jaro 
turistoj, kiuj babilis kaj kune sur Ĉantoryja kvar slovakoj, kvin 
pasigis agrablan posttagmezon. ĉeĥoj kaj dek kvar polaj 
Fine ni faris fotografaĵojn. esperantistoj, inter ili unu, kiu 

— supreniris jam 50-foje. Ĉi-jara 
renkontiĝo estis bela, sukcesa kaj 
konfirmis kontinuecon de la 
tradicio. Ni pasigis du tagojn kun 
amikoj, eksciante novaĵojn el pola 
historio kaj vidante la parton de 
pola lando € kun modernaj 
aŭtostradoj, urboj, vilaĝoj kaj bone 
kultivataj kampoj. 





M. Pilkova 


NI REMEMEMORAS 


IGOR CHYRA 


En homoj, kiuj lin konis, li postlasis tre fortan 
impreson. Li mortis la 8-an de majo 2009, do 
antaŭ dek jaroj. Li vivis en Banska Bystrica kaj 
laboris kiel programisto. En tiu tempo li jam havis 
tre fortan rilaton al naturo kaj ŝparado. Li estis tre 
humila. En sia malgranda urba loĝejo li tute ne Fotis: Juraj Lukdĉ 
hejtadis kaj por prilumigado sufiĉis la strat-lampo. 
La ŝanĝo en lia vivo okazis, kiam li partoprenis la tendarojn de la junulara 
organizo Arbo de vivo kaj li ekkonis grupon de homoj, kiuj savis 
malnovajn tradiciajn konstruaĵojn. Li tre ŝatis kolekti rubaĵojn en arbaroj. 
Tio estis lia sorto kaj viv-temo. En la jaro 1994 li fondis Recikladan 
centron en Plieŝovce. Li volis, ke ĉiuj rubaĵoj estu disspecigitaj, utiligitaj aŭ 
reciklitaj. Li ankaŭ fondis Nutraĵan bankon kaj li havis multajn aliajn 
ideojn, kiuj celis atingi memsufiĉon de loka komunumo. Li devenis el 
orienta Slovakio. Laŭ nacieco li estis ruteno. Iam li eĉ diris 10n en la rutena 
lingvo, sed plej ofte li parolis sian gepatran lingvon en kantoj. Li neniam 
scipovis la anglan, sed en la lastaj jaroj de sia vivo li entuziasmiĝis pri 
Esperanto. Ankaŭ dum la lastaj semajnoj de sia vivo, kiam li povis nur kuŝi, 
li tradukadis vikipediajn artikolojn en Esperanton. 





paĝo 19 Esperantisto Slovaka 2019.2 


POEZIA ANGULO 


RANA KONCERTO 


Vilaĝeto kiel polmo, 

mi ofte rememoras ĝin, 

en arbara brakumo kaŝas 
silentan revon tien sonĝas. 
Tiame, ŝajnas kvazaŭ ĉitage, 
hundoj bojadis kelkfoje. 

En sunsubiro ranoj ekkantis 
horoj ĉesiĝis kaj paco venis. 
Nokto surflugis en vilaĝon, 
steloj ridetis sur la lando, 
luno arĝentis tutan teron, 
amon alportis refoje majo. 
Plensufoka nokto krevas, 
sango bolas, amo sprosas, 
aero tremas atendante, 

ranoj ekkvakas laŭte. 

Tutan nokton kvako sonas, 
ĉiu VIrrano amon vokas, 
koncerto ĉarmis mian landon, 
venis beltempo,venis majo. 





Solka loĝata jam en Granda Moravio 


M. Vaclavjakova 


EL LA VIVO DE LEK-ANOJ 


RODOS PER SES OKULOJ LI die ko puna uj 
prelego parolis pri geografiaj kaj 


La 1-an de Junio 2019 en kafejo historiaj faktoj rilataj al insulo, kie 
Pianko okazis vojaĝvespero. La syr areo de 1400 km? loĝas 
ĉeftemo estis la greka insulo Rodos. 150 000 homoj. La modelo, kie 
La Insulon en diversaj tempoj prelegas tri personoj Je sama temo 
vizitis tri membroj de LEK. Pri Slaj — estis tre interesa, ĉar aŭskultantoj 
travivaĵoj kaj spertoj parolis Eva 
Lepiŝova, Miroslava Savelova kaj 


Esperantisto Slovaka 2019.2 


povas kompari unuopajn opiniojn 
de prelegantoj. 





La insulo Rodos estas ne nur 
libertempa loko, sed grava historia 
loko el antikva epoko. En la insulo 
staris unu el la sep mondaj 
mirindaĵoj - giganta statuo de la 
suna dio Helios, nomata Koloso de 
Rodos. Historia centro de la plej 
grava urbo en la insulo Rodos-Urbo 
estas Monda Kulturheredaĵo de 
UNESKO. La prelegoj estis 
akompanataj per projekciado de 
lumbildoj. 


ESPERANTO-FLAGO SUPER 
LA MARO DE LIPTOV- 
REGIONO 


Dum la somera solstico la 21-an 
de junio 2019 membro de LEK, 
samideano Duŝan Pavella, 
navigadis sian rekonstruitan kajutan 
velŝipon, kiu portas nomon de lia 
filino „Ivana“. La velŝipo apartenas 
al la turisma klaso kaj en kokpito 
povas esti du personoj kaj en kajuto 
kvar personoj. Tuta longo de la 
velŝipo estas ses metrojn kaj la 
velŝipo veturadis sub la flago de 
Esperanto. Kelkaj tagoj poste la 
normala ŝipveturado €-en iu 
momento ŝanĝis al savveturado, ĉar 


paĝo 20 


sur la akva surfaco renverŝiĝis alia 
velŝipo. Novulo, kiu ŝipveturadis je 
eta dupersona velŝipo, estis sola kaj 
lia velŝipo restis kuŝi surflanke. 
Dusan Pavella kun siaj amikoj tuj 
helpis al la malfeli-ĉa Sip-isto. Li 
dankis al siaj savantoj kaj rimark- 
inte Esperantan fla-gon li demandis, 
ĉu lia ĉefsavanto estas esperantisto. 
Poste li 
infor- 
mis, ke 
lia avo 
Milos 
Droppa 
estis 
ankaŭ 
esper- 
antisto. 
Do 
nun- 
tempa 
esper-antisto 





savis 
maljuna esperantisto. 


nepon de 


LA SUKCESA FINSTUDADO 





cu 1) Ĉ— 
La prezidanto de LEK Vladko 
Ŝkuta junie sukcese finstudis en 
Katolika Universitato en la urbo 
RuzZomberok. Li vizitadis tri jaran 
studadon de UZA (Universitato de 
la Tria Aĝo) en fako Historio de 


paĝo 21 


kristana kulturo. La stud-adon 
komenc-is dek ok per-sonoj kaj 
finis nur kvin sukcesaj studentoj. 


V. Skuta preparis finan skrib- 
laboron je la temo Biblia epizodo 
kaj mia vojo al Ararat. En la laboro 
li parolas pri la arkeo de Noaho kaj 
altmontara supreniro al la plej alta 
pinto de Turkujo en la jaro 2008. 
Krom aliaj li mencius supren- 
portitan  Esperanto-flagon de 


Esperantisto Slovaka 2019.2 


slovakaj esperantistoj kaj viziton de 
Muzeo de Arkeo de Noaho. 


En konkludoj V. Skuta skribas 
pri lingvaj problemoj en orienta 
Turkujo, kie estas malfacile babili 
kun hejmanoj. Pro tio li proponas 
tutmondan komunan lingvon 
Esperanto. 


J. V. Haban 


HUMURA ANGULO 


Ta Te XX 


— Jozefo, kial vi malsekigas la muron? 


— La doktoro ordonis al mi, ke mi almetu malvarmajn kompresojn sur 


loko, kie mi frapbatis min... 


Ta Te 3x 


— Onklino, per kio vi nutras vian hundon, mi petas vin... — demandas 


Zuzana. 


— Kaj kial interesas vin tio, knabineto, ĉu vi havas ankaŭ hundon? 


— Mi petas ne, sed ni volus tiel maldikiĝi. 

Sa Te 3k 
La avo suprengrimpis sur pomarbo kaj volis skufaligi pomojn. Sed sub la 
arbo staris nepino, la avo krias: „Zuzanjo, foriru desub arbo, ĉar ili falos sur 
vin.“ Si foriris kaj krias: „Avo, mi jam foriris, vi povas Jam fali.“ 

Sa Te 5k 


Ĉiuj lingvoj estus multe pli facilaj, se ne ekzistus poetoj. 


(Raymond Schwartz: Kun siaspeca spico) 


Ta Te 3x 


Ankaŭ en tio montriĝis la genio de Zamenhof, ke kvarcentpaĝajn 
gramatikojn li sciis resumi en dekses paragrafetoj. 


(Raymond Schwartz: Kun siaspeca spico) 


Ya Te 5x 


Esperantisto Slovaka 2019.2 paĝo 22 


LA 71-A INTERNACIA FERVOJISTA ESPERANTO- 


KONGRESO (LA 3-AN = LA 9-AN DE MAJO 2019) 





En Andaluzio en la urbo Malago situanta ĉe la Marbordo de Suno okazis 
eĉ tri kongres-aranĝoj komence de majo. La 78-a Hispana Kongreso, la 21- 
a Andaluzia Kongreso kaj la 71-a IFEF-Kongreso. La eventojn partoprenis 
ĉirkaŭ 180 geesperantistoj el 22 landoj. La plej foraj partoprenantoj venis el 
Brazilo, Ĉinio, J apanio, Koreio, Meksiko. Regis tre agrabla internacia etoso. 


La unua IFEF-kongreso en Hispanio okazis en Barcelono en la 
jaro 1909. La ĉefa kialo elekti Hispanion kiel kongreslandon estis deziro 
festi tie la 110-an jubileon. Al tio forte strebis la prezidantino de IFEF 
Rodica Todor. Ŝi sukcesis konvinki esperantistojn en Malago, ke ili 
organizu la kongreson en sia lando. La elekto estis bona; agrabla ĉemara 
urbo, bela suna vetero, konvena kongresejo en Dioceza Domo, kie ĉio 
okazis sub la sama tegmento. 


La programo estis varia kaj riĉa Je diversaj prelegoj, atelieroj, ekskursoj 
kaj artaj vesperaj programeroj. La inaŭguro okazis en granda salono kun 
partopreno de la reprezentantoj de ĉiuj asocioj. HEF (Hispana Esperanto- 
Federacio) estis reprezentata de Tonyo del Barrio, AEU (Andaluzia 
Esperanto-Unuiĝo) de Angel Arguillos kaj IFEF de Rodica Todor. Ĉeestis 
ankaŭ reprezentanto de UEA kaj la urba skabenino pri kulturo. Post 
bonvenigaj vortoj kaj salutoj de reprezentantoj de la partoprenantaj landoj, 
la kongreso estis malfermita. Poste okazis komuna fotado. 


Inter la partoprenantoj ĉeestis eminentaj personoj: Margareta Zaleski- 
Zamenhof, pranepino de L. L. Zamenhof, Sean O Riain, irlanda diplomato 
en Vieno, Katalin Kovats, fakulino pri lingvistiko kaj Esperanto-instruado, 
Federico Gobbo, doktoro pri informadiko kaj komunikado kaj du estraranoj 
de UEA - por nomi nur kelkajn. 


Okazis ĝeneralaj, fakaj, komitataj kaj estrar-kunsidoj, estis priparolataj 
movadaj aferoj kaj strategio pri la estonteco de IFEF. Estis elektita nova 
estraro por tri-jara periodo. Interesis nin prelegoj rilataj al fervojo: „La 
AVE (hispana grandrapida trajno) al Mekko“, „Hyperloop“ (morgaŭa 
fervojo), „Veturado tra la interplaneda spaco“, „I110-a jariĝo de la 
internacia fervojista movado“. Surpriza estis sciigo pri la projekto de 
Esperanto-stacio en forlasita stacidomo Halbe ĉe Berlino. Estis prezentataj 
venontjaraj kongres-lokoj. IFEF kongresos en Germanio en Frankfurt an 


paĝo 23 Esperantisto Slovaka 2019.2 


der Oder kaj en pola urbo Slubice situanta trans ponto ĉe la germana limo. 
Samtempe okazos la germana kaj la pola kongresoj. 


Interesaj estis debatoj kaj prelegoj pri diversaj temoj, inter kiuj: „La 
angla lingvo en la Eŭropa Unio post la Briteliro“, „Projekto Erasmus“, 
„Kiujn fremdlingvojn oni instruas en EU?“, „La homo sur la Luno“, „Ĉu 
EU vere havas 24 oficialajn lingvojn?“, „Enkonduki Esperanton kiel 
oficialan lingvon ĉe EU“. Esperantan Katedron en la Amsterdama 
Universitato prezentis Federico Gobbo, pri la projekto „Esperanto 
plaĝo“ en hispana ĉemara urbo Cullera parolis Dennis Keefe. 


Krome okazis ateliero pri informadiko, pri arĥivado kaj pri mikro- 
rakontoj. Eblis partopreni Esperanto-kursojn kaj KER-ekzamenojn. Pri la 
libroservo zorgis Marilo Torres kaj Conchi Fernandez. Pri aŭkcio okupiĝis 
Tonyo del Barrio, Katalin Kovats kaj Margareta Zaleski-Zamenhof. 
Vendiĝis ĉiuj proponataj objektoj por la profito de la kongreso. En la loka 
ĵurnalo „La Opinion de Malaga“ aperis ampleksa artikolo kun fotoj pri la 
kongreso kaj pri Esperanto. 


Tuttagaj ekskursoj gvidis nin al urboj Rondo, Granado, Kordovo kaj 
Madinat al-Zahra. Duontaga ekskurso celis la urbon Antequera. Plaĉa estis 
faka ekskurso al fervojlinio en Zafarraya, kie ni ĝuis veturon en trajneto 
tirata per eta vaporlokomotivo. Ne mankis urbovizitado al Malago kaj al 
ĝia bela botanika ĝardeno. 


Dum la semajno okazis abunda, tre varia kaj altkvalita muzika kaj arta 
programo. Vesperan programeron „Vivu la teatro“ reĝisoris Miguel 
Fernandez kaj Ana Manero. Andaluzian muzikon ni ĝuis kun Rocio Alba, 
Pedro Carrillo kaj Concerto Malaga. Per Esperanto-muziko kaj kanzonoj 
regalis nin Grazia Barboni, Kajto kaj per ciganaj kantoj Saŝa Pilipoviĉ. Li 
ankaŭ impone kaj profesie prezentis monodramon pri Galileo. Ĉe la fermo 
estis transdonita la IFEF-flago al la reprezentantoj de Germanio, kie okazos 
la transponta Esperanto-kongreso: germana, pola kaj fervojista de la 29-a 
de majo ĝis la 5-a de junio 2020. Vi estas invititaj partopreni ĝin. 





En ĉi-kongreso ni ĝuis emociplenajn momentojn, internacian kaj 
amikeman etoson. Koran dankon al niaj andaluziaj samideanoj kaj al iliaj 
kunhelpantoj pro agrabla semajno en Malago! 


Ege interesa estis la tritaga postkongresa ekskurso al norda Maroko, 
kiun ĝuis kvardek tri gesamideanoj. Ni traveturis la urbon Ceuta kaj vizitis 
la urbojn Tetouan, Asilah, Tanger kaj Chaouen. 


Liba Gabalda 


[ŝ] UNKIRIUDI CE AMATA 


e==-lso v.p! sm Al28B8! 


Flankafiboj de arlaj Broek 
La publika spas ma Lierpo svebas bopreprdi ikan 





Fotis kaj aranĝis Liba kaj Floreal Gabalda